La du venontaj skribitaĵoj aperis en La Esperantisto, laŭvice en la jaro 1891 kaj la jaro 1893. Temas pri publikaj respondoj aŭ komentoj responde al leteroj ricevitaj de Zamenhof.
.
Al la Sinjoro . M-n a G.
Via letero estas subskribita: “Unu el la plej fervoraj amikoj de la lingvo Esperanto!”[1] Fakte mi rememoras, ke foje vi sendas al mi leterojn entenantajn informpetojn pri la situacio de la idealo; tamen neniam vi ankoraŭ skribis kion vi mem faris rilate al ĝi. Fervora amiko de nia idealo rajtas sin difini ne iu kiu simple ĉiam faras demandojn, sed nur tiu kiu laboras favore al nia idealo kaj ĝin disvastigas. Anstataŭ ol demandi ĉiumonate “kio estis farita”, vi devas fine de ĉiu monato demandi al vi mem: “kion mi faris pasintmonate pri nia idealo ?”
*****
Fojfoje oni ricevas el pluraj lokoj leterojn kies enhavo estas pli malpli la sekva, de la sinjoro gnor X, kiu nun estas antaŭ niaj okuloj:
Ekde longa tempo mi ne skribis al vi, kaj vi verŝajne fakte kredas ke mi, iam lerta amiko de la lingvo Esperanto, nun mi forgesis pri ĝi . Se tion vi kredas, vi eraras. Mi ĉiam restos fervorega amiko de Esperanto mi neniam ĝin forgesos. Tamen, kiam siatempe mi komencis labori por esperanto, mi renkontis tiom da malfacilaĵoj sekve de kiuj, vole nevole, mi lasis min malzorgi atinginte la konvinkon ke nun la mondo ne estas preta por tiu ĉi granda ideo. Plene certu tamen ke, ke ekde kiam la cirkonstancoj ŝanĝiĝos kaj la surdeco kaj la indiferenteco de la mondo foriros, vi vidos min en la vicoj konsistigantaj la plej energiajn batalantojn. Skribu al mi kion faris nia idealo ekde kiam mi ĉesis esti aktiva esperantisto ; kiom da amikoj ĝi havas nun? Kiaj novaj skribaĵoj estas eldonitaj? Se “Esperantisto” ankoraŭ estas publikata, sendu al mi kelkajn numerojn. Tute konsiderante estus bone, se foje vi sendus al mi kelkajn novaĵojn pri Esperanto, por eviti ke mi entute forgesu pri ĝi…..ktp. ktp.
Geamikoj, kia edifa kaj grandanima pensmaniero, ĉu ne? Kiam post nia nelacigebla, pacienca kaj malfacila laboro nia idealo finfine gajnos, kiam iun tagon ni povos detergi la ŝviton el la frunto kaj, post la senhaltaj bedaŭroj, seniluziiĝoj kaj primokoj, ni povos levi la kapon kaj plezure rigardi la fruktojn de nia laboro, en tiu kazo sinjoro X. Tuj unuiĝos al ni kaj post la venko fariĝos unu el la plej efikaj batalantoj!!! Intertempe, “la mondo ne estas ankoraŭ matura”, kaj pro tio sinjoro X ne povas esti “aktiva esperantisto” ĝis la neebleco eĉ..… aboni persone “Esperantisto”-n, kiun “havas por li ĉiam fortan valoron”, kaj lian aliĝon al nia idealo li ĝin esprimas petante de ni, kiuj havas tro da libera tempo, foje skribi al li leteron pri la situacio de la afero. Continua a leggere→